Konkurso pri emblemo de la 51-a Kongreso de ILEI

Konkurso pri emblemo de la 51-a Kongreso de ILEI

Konkurso pri emblemo de la 51-a Kongreso de ILEI

(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)

ItalianoLegu en Itala Linvo

 

ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

La Estraro de ILEI alvokas kreemulojn esperantistajn kaj neesperantistajn, membrojn aŭ ne-membrojn de ILEI, proponi emblemon de la 51-a Kongreso de ILEI okazonta en Madrido, Hispanio, 21-28 julio 2018. ILEI bonvenigas partoprenon de lernantoj kaj studentoj de grafikaj kaj pentroartaj fakoj en mez- kaj altlernejoj kaj en universitatoj.

Difinoj kaj kondiĉoj

  • ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas tutmonda organizo, kiu okupiĝas pri instruado de la internacia lingvo Eperanto kaj ĝia uzado en ĉiuj kampoj de edukado kaj ĉiuj fakoj de pedagogio, precipe en interkultura kaj porpaca edukado. La kongresoj de ILEI estas ĉiujaraj septagaj kunvenoj de esperantistaj pedagogoj el la tuta mondo kun bunta faka kaj kultura programo. La ĉeftemo de la 51-a Kongreso, kies emblemon ĉi tiu konkurso celas, estas “La kultura heredaĵo de Esperanto”.
  • La emblemo kiel grafika simbolo de la evento devas esprimi ĝiajn esencon kaj etoson asociante la gvidideojn de esperantismo kaj ILEI kun simboloj de la kongresurbo kaj/aŭ kongreslando. Ĝi povas sed ne devas enteni tekstajn indikojn de la nomo, loko kaj datoj de la evento. Se la emblemo ne entenos tiujn teksterojn, aŭ entenos nur iujn el ili, la aŭtoro proponu kombineblojn de la emblemo kiel bildo kun teksta prezento de la nomo, loko kaj datoj de la kongreso.
  • La emblemo estu taŭga por kolora preso kaj nigra-blanka kopio, uzebla en kapteksto de leterpapero, sur dokumentujoj, porokazaj kovertoj, informiloj, aliĝilo, glumarkoj, insignoj k.s.
  • La konkursaĵo en ciferecaj formatoj JPG kaj PNG estu sendita al [email protected], kopie al [email protected], kun mesaĝtitolo “Emblemkonkurso de ILEI-Kongreso 2018”. Estu aldonitaj bazaj informoj pri la aŭtoro: plena nomo, naskiĝjaro, loĝadreso, retadreso kaj konciza vivrakonto.

Limdatoj

La konkursaĵoj estu senditaj plej laste ĝis la 15-a de decembro 2017. Rezulto de la konkurso estos komunikita ĝis la 31-a de januvaro 2018 kaj publikigita en komunikiloj de ILEI.

Premioj

La unua: Kongreskotizo 2018 + jarkolektoj de Internacia pedagogia revuo (IPR) kaj Juna Amiko (JA) 2017 + 2-jara abono al IPR kaj JA 2018-2019

La dua: Kongreskotizo 2018 + jarkolekto de JA 2017 + abono al JA por 2018

La tria: Jarkolekto de JA 2017 + abono al JA por la jaro 2018

La premiitoj ricevos atestilon kaj estos prezentitaj en la Kongresa libro.

 

Ĉaĉak, RS, 2017-10-18

Estrarano pri kongresoj de ILEI

Radojica Petroviĉ