Konkurso Gianfranco Molle 2019

Konkurso Gianfranco Molle 2019

Italiano  Italiano

Konkurso “Gianfranco Molle”

2019

Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto.

La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn.

La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la Itala Kongreso de Esperanto, dum specifa programero.

Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).
Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj.

La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj.

La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Ivan Orsini, per retmesaĝo, al la adreso [email protected] <mailto:[email protected]> indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato mp3ogg, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato docodt.

Premioj: la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 250 eŭroj, por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj.
Limdato por la sendado estas la 30-a de majo de la koncerna jaro.

Juĝkomisiono: prezidanto: Carlo Minnaja, sekretario Ivan Orsini, juĝantoj: Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani

La sekretario informos ĝis la 1-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.

La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Por pliaj informoj : [email protected] <mailto:[email protected]>
FEI, concorso, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia